Patro de la Lando

Patro de la Lando estas honora titolo donita al homo konsiderata la ĉefa forto por la establado de ties lando, ŝtatonacio.

En monarkioj, la monarko estis ofte konsiderata la "patr(in)o de la nacio" aŭ kiel patriarko por gvidi sian familion. Tiu koncepto estas esprimita per la politika koncepto de la Didevena Rajto de la reĝoj de kelkaj (se ne ĉiuj) monarkioj, dum ĉe aliaj (en modernaj epokoj) ĝi estas kodigita en konstitucia juro. En aliaj kazoj diktatoroj nomigis sin mem kiel savantoj aŭ kreintoj de la lando, kiaj ĉe la kazoj de Mobutu Sese Seko en ZairoFrancisco Franco en Hispanio (Caudillo de España por la Gracia de Dios, Kaŭdilo de Hispanio pro la dia gracio), sed tiaj honoroj malaperas kiam forpasas la koncernaj diktatoraj epokoj. Ankaŭ Josif Stalin ricevis tiun honoron kiel venkinto en la Dua Mondmilito, ne nur en Sovetunio sed ankaŭ en aliaj landoj de Orienta Eŭropo. En postkolonia Afriko, "Patro de la Lando" estis ofta titolo uzita de multaj politikestroj kaj por aludi al sia rolo en la sendependiga movado aŭ kiel fonto de politika legitimadon, kaj por uzi patrecan simbolismon kiel fonto de pluigenda populareco.[1]

  1. Schatzberg, Michael G.. (2001) Political Legitimacy in Middle Africa: Father, Family, Food. Indiana University Press, p. sim, see index; and es 8 & 213. ISBN 0-253-33992-8.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search